Spanglish (lingvo)

Humura publikeco en spanglish, en Madrido (Hispanio). Oni rimarkas la vorton baidefeis, by the face en la angla kiel fuŝa traduko por "por la cara" tio estas popola esprimo por "senpage".

La spanglish (vorto formata de anglaj vortoj spanish kaj english, esperante hispangla) estas mikslingvo, kiu estas mikso de la angla kaj hispana lingvoj. Tia parolmaniero oftas ĉefe en regionoj kie abundas koincido de parolantoj de ambaŭ lingvoj aŭ tro forta influo de unu super la alia, plej ofte de la angla super la hispana. Oni naskis tiun koncepton ĉefe en Usono kaj ĉefe kie abundas elmigrintaj loĝantaroj venintaj de Hispanameriko, ĉefe meksikanoj aŭ centramerikanoj en la suda ŝtatoj aŭ precizaj kvartaloj en grandaj urboj, kiaj portorikanoj en Novjorko.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy